La Patagonia Breto aŭ Argentina Breto estas parto de la Sudamerika kontinenta breto en la Atlantika marbordo, sude de ĉirkaŭ 35°S. Ĝi atingas la marbordojn de Urugvajo, Argentino kaj la Malvinoj.
Diversaj fakuloj indikas diferencajn dimensiojn de la breto, depende el kiel oni difinu ties limojn. Cititaj statistikoj mencias ties areon kiel el 1.2 al 2.7 milionoj da km² kaj ties maksimuman larĝon kiel inter 760 kaj 850 km.[1][2]
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search